Esperanto en Afriko

Estimataj Afrikaj samideanoj!

Mi estas unu el multaj blankuloj, ties koroj batas por Nigra Kontinento. Kvankam mi ankoraŭ nur malmulte scias pri Afriko, la lulilo de la homaro, mi ŝatas kaj admiras almenaŭ la Afrikajn esperantistojn kaj ilian engaĝon por Internacia Lingvo. Mi ĝuas babili kun samideanoj en Benino, Kongo, Tanzanio. Sed ofte mi devas kontraŭ-diri mitojn pri Germanujo; krome iam kaj iam mi estas surprizita pri kelkaj opinioj en Afriko pri diversaj aferoj.

sklavoj

Mi konscias pri la responso de Blankulo koncerne la situacion en Afriko. Antaŭ kelkcent jaroj kaj ankoraŭ nun. Sed la blankuloj povis kaj povas eluzi la perfidon kaj koruptemon de Afrikaj tribestroj kaj politikistoj. Legi plu “Esperanto en Afriko”

Advertisements

Kara juna samideano!

Estimata samideano, kara juna amiko en Afriko!

historioAfriko estis la lulilo de la homaro. La unuaj homoj naskiĝis en Afriko. La homaro disvastiĝis de Afriko tra la tuta mondo. La homoj fondis tribojn, popolojn kaj fine ŝtatojn. Foje ili vivis pace, foje ili militis unu kontraŭ la alia. Pro nutraĵo, pro virinoj, pro trezoroj. Venkitaj malamikoj fariĝis sklavoj. La negoco pri sklavoj estis en la tuta mondo.

En Afriko ekzistis grandaj, potencaj regnoj. Sed la scio pri tiuj regnoj estas tre malmulta, ĉar en Afriko mankis skriba historio. Ankaŭ tiuj regnoj batalis unu kontraŭ la alia. La reĝoj subpremis kaj ekspluatis siajn popolojn – unu pli multe, la alia malpli multe. Ili negocis kun sklavoj. Legi plu “Kara juna samideano!”