Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?

Niaj maldekstruloj preferas propagandi kontraŭ la dekstra partio AfD anstataŭ helpi al la kelkmiloj da senhejmuloj en Germanujo respektive al la multaj infanoj, kiuj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi.

Advertisements

2-format43Kelkfoje mi hontas pri la fakto, ke mi estis tiam pli-malpli maldekstrulo. Kial mi hontas? Pro la hodiaŭaj tiel-nomataj maldekstruloj en Germanujo, kiuj estas ofte vere ruĝaj faŝistoj. Iliaj metodoj estas similaj pli kaj pli al tiuj de la sturmaj taĉmentoj (Germane Sturmabteilung – SA) de la faŝisma partio NSDAP tiam.

La Komunista Partio de Germanujo (KPD) estis batalanta en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj plie kontraŭ la socialdemokratoj, kiujn ili nomis socialfaŝistoj, ol kontraŭ la veraj faŝistoj, do kontraŭ NSDAP. Sekve ankaŭ ili kulpas pri la progresado de la faŝismo en Germanujo tiam. Continue reading “Ĉu honesta kaj sincera – aŭ ne?”

Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!

Ĉu viaj animoj estas tiel koroditaj pro la malamo kontraŭ Ruslando laŭ la deziro de NATO?

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (social’-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontega kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimojn de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj. Continue reading “Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!”