Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo

Mi pasigis mian junaĝon en la socialisma GDR. Kiam mi faris maloportunajn demandojn, tiam komunistoj ofte diris al mi, ke mi do ne starus »je la ĝusta flanko«. Post kritikaj rimarkoj fare de mi, mi spertis ofte la riproĉojn, ke mi evidente prisilentus malice la avantaĝojn de la socialismo.

cenzurita buŝoTiu ĉi malbona heredaĵo el GDR: »ataki aliajn opiniojn« … do releviĝas. En Germanujo kaj ankaŭ en Esperantujo. La tiel-nomataj bonuloj ne pretas (kapablas?) akcepti aliajn opiniojn, kritikon kaj kontraŭ-diron. Kiu ne senkondiĉe subtenas iliajn mezurojn, tiu estas malbonulo, (ekstrema) dekstrulo, faŝisto, nov-nazio aŭ iu simila fi-ulo. La bonuloj fakte malakceptas liberan opinio-esprimon … malgraŭ iliaj kontraŭaj ĵuroj.

Albert AUBIN en la Facebook-grupo Esperanto (Lingvo Internacia) atentigis al la artikolo »Germanio: mobilizado kontraŭ antisemitismo« kadre de la retejo »Neniam milito inter ni«, publikigita je la 28a de Aprilo 2018 [ĉi tie] La verko aspektas unue kontraŭ-antisemitisme, sed ĝi estas pli-malpli kontraŭ-juda. Legi plu “Ĉu naiveco aŭ malicaĵo? Kreskanta kontraŭ-judismo en Esperantujo”

Advertisements

Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo

Mi hontas el profunda koro, ĉar Judaj lernantoj en Berlino – denove – suferas pro eĉ kreskanta kontraŭ-judismo. 76 jaroj post la konferenco apud Wannsee. Sed tute indignigas min la indiferenteco, la provo silentigi tion fare de la Berlina urba registaro. Estu avertate la judaro de la mondo: Berlinaj politikistoj perfidas la Judojn ĉi tie kaj mensogas al la Judoj ekster Germanujo!


Ĉu vi estas Israela Judo? Ĉu vi havus iom da libera loko por Judaj rifuĝontoj el Germanujo? Ĉu vi konjektas, ke mi ŝercas? Mi preferus ŝerci, sed la perforta antisemitismo (kontraŭ-judismo) fare de mahometanoj en Germanujo estas amara fakto.

Ĉu vi legis en gazetoj pri la ĵuroj fare de Germanaj politikistoj, ke ili protektus la judaron en Germanujo? Ĉu vi vidis en la televido la pompajn Germanajn memorfestojn por la Judaj viktimoj pro la Germana nacia socialismo? Ĉu vi aŭdis, ke la (regantaj) Germanoj estus lernintaj el la historio? Ĉiu trompado! La faktoj estas aliaj. Legi plu “Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo”

Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto. Legi plu “Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino”

Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!

Letero al la estraroj de

  • Bündnis’90/ Die Grünen, Berlino (verduloj)
  • Die Linke, Berlino (maldekstruloj)
  • SPD – Sozialdemokratische Partei Deutschlands, Berlino (social’-demokratoj)

Gesinjoroj,

mi Berlin-ano sentas honton, honton kaj teruron pro via hontega kaj sen-respekta konduto kontraŭ la viktimoj de la atenco en Peterburgo en Ruslando, en ties sekvo devis ĝis nun morti 14 homoj.

Estas malgajiga praktikado nun, ke Brandenburga Pordego (germane Brandenburger Tor) en la mezo de nia urbo nokte brilas en la koloroj de tiu lando, en kiu okazis la plej aktuala terura atenco, por respekti la viktimojn. La registaro de Berlino, kiun vi kune portas, diras nun, ke tio ne okazos koncerne la viktimojn de Peterburgo: ĉar Peterburgo ne estas ĝemela urbo al Berlino. Sed ankaŭ la urboj Nizza, Jerusalemo kaj Orlando ne estas ĝemelaj urboj al Berlino kaj tamen Brandenburga Pordego brilis nokte en la koncernaj koloroj. Legi plu “Mi Berlin-ano sentas honton pro vi!”