Arkivoj de etikedoj: mortbati

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon.

  • BILD (Bildo, ĝenerale fi-agitanta): La aŭtonoma respubliko Ĉeĉenujo, sub gvidado de la ŝtatestro Ramsan Kadyrow, torturas kaj mortbatas samseksemulojn (2017-04-12)
  • SPIEGEL (Spegulo, politika ĵurnalo iam maldekstra-liberala): Pli ol 100 arestadoj, torturado, almenaŭ tri mortigitoj (2017-04-14)
  • WELT (Mondo, konservativa): Ĉeĉenujo ĉasas samseksemulojn, deportas ilin en sekretan malliberejon kaj torturas ilin (2017-04-06)
  • TAGESSCHAU (Taga Raporto, plej grava novaĵelsendo): La por-sekurecaj instancoj de Ĉeĉenujo evidente avancas brutale kontraŭ samseksemulojn. Kadre de policaj kontroloj estis laŭdire arestitaj pli ol 100 samseksemulojn, almenaŭ tri mortis (2017-04-03)
  • SÜDDEUTSCHE ZEITUNG (Sud-Germana Gazeto, liberala): Ĉeĉenujo – cent viroj deportitaj pro samseksemo (2017-04-02)
  • QUEER.DE (Samseksema): Ĉeĉenujo – atestantoj kaj aktivuloj plendas pri »senekzempla« persekutado de samseksemaj viroj (2017-04-13)
  • NEUES DEUTSCHLAND (Nova Germanujo, maldekstra): Ĉasado kontraŭ gejoj en Ĉeĉenujo (2017-04-13)

Legi plu Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)