La Itala, Hispana kaj Germana popoloj unue, poste preskaŭ la tuta Eŭropo suferis sub la faŝismo dum 20a centjaro. La faŝistaj gvidantoj povis ĝui sian vivon. Ankaŭ multaj el iliaj partianoj vivis en komfortaj kondiĉoj. Sed homoj ekster la faŝistaj rondoj sentis timon. La viktimoj de la Eŭropa faŝismo ne kapablis savi sin mem. Nur la potenco de Sovetunio kune kun Usono kaj Brita Komunumo de Nacioj povis liberigi Eŭropon de la faŝismo.
Kiu povas liberigi nun Afrikon de ĝiaj regantaj faŝistoj?
Ĉu faŝismo en Afriko? Jes! Faŝismo estas – laŭ Sebastian HAFFNER, Germana politika aŭtoro – kruda defendado de pridubita respektive atakata maniero de regado kaj sociordo fare de perforto kaj demagogio. Faŝismo ne volas iun ajn socialan ŝanĝon, ĝi pretas subpremi perforte ĉian opozicion. Faŝismo uzas la plej fiajn emojn de la kanajlaro por ataki kaj venki ne-ŝatatajn minoritatojn. (vidu Die Bestie erwacht, el la Germana ĵurnalo STERN, 10/ 1968) Legi plu “Ĉu Afriko ne pretas aŭ ne kapablas feliĉigi la Afrikanojn?”