Homojn-ĉasado en Germanujo

sanga loko de la mortigo

Daniel H, mortigita je la 26a de Aŭgusto 2018 ĉi tie

Daniel H. estas morta. Mortigita per multaj pikoj de tranĉilo en lian dorson. Li havis 35 jarojn, vivis en la Saksa urbo Chemnitz, estis laŭ profesio pentristo. Lia familio estis el Kubo. Daniel H. estas kroma viktimo de tiel-nomata rifuĝinto, kiu vivas kontraŭ-leĝe en Germanujo. Kiel kelkdekmiloj aliaj eksterlandanoj el Arabujo kaj Afriko. La listo de Germanoj mortigitaj fare de tiel-nomataj rifuĝintoj kreskas (2016: 62, 2017: 83) Germanaj politikistoj kaj la gazetaro pretendas: Estus nur unikaj kazoj. Kaj la Germanaj kortumoj estas tre indulgemaj, kiam la farinto estas eksterlandano. Legi plu “Homojn-ĉasado en Germanujo”

Advertisements

Ĉu mi estas nazio?

La riproĉo: “Vi [estas] nazio!” estas la plej akra kalumnio en Germanujo. Pro la Germana historio. La nazioj (membroj de la faŝisma Nacisocialisma Germana Laborista Partio) regis en Germanujo inter 1933 kaj 1945. Ili responsis multegajn, ofte ege kruelajn krimojn kaj barbaraĵojn kontraŭ eksterlandanoj, Esperantistoj, Judoj, komunistoj, kritikantoj, samseksemuloj … kaj verdire ĉiuj decaj homoj. Estis tempo de kreskanta denuncado de najbaro kontraŭ najbaro.

manifestacio maldekstre antaŭ dekstre

Maldekstra Junularo (‘solid), subdistrikto Helmstedt, organizis manifestacion kontraŭ nazioj (Ili asertas sur la slogan-rubando: dekstruloj = nazioj)

Baldaŭ post la venko super la Germana faŝismo (naziismo), kelkaj homoj komencis malglori siajn kontraŭulojn per la eldiro, ke tiuj estus faŝistoj aŭ nazioj. Unue maldekstruloj, pli poste pli kaj pli multaj ĵurnalistoj kaj intertempe preskaŭ ĉiuj (regantaj) politikistoj misuzas la nocion nazio por morale ekzekutadi faktajn kaj nur tiel-nomatajn dekstrulojn, intertempe ĉiujn kritikantojn de la nuna politiko, ekzemple pri eksterlandanoj (“rifuĝintoj”). Eĉ fari demandon povas esti danĝera afero nun en Germanujo. Se la subtenantoj de la registaro ne havas argumentojn, ili emas rebati per: “Vi [estas] nazio!” La “malmaskigitaj” nazioj povas perdi sian laborlokon, la membrecon en asocio, la rajton publikigi en Facebook kaj Twitter, eble eĉ amikojn ktp. La nuna situacio en Germanujo similas parte al la romano 1984 de George ORWELL. Germanujo havas denove cenzuron por ne-igi la opiniesprimojn de la nazioj. Legi plu “Ĉu mi estas nazio?”

Mito de sklaveco … kaj la sekvoj

Estimata juna Afrika samideano,

mi legis Vian artikolon »Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj« [ĉi tie], sed mi ne komprenas ĝin. Mi verŝajne ne komprenas Vin.

Vi skribas ekzemple

»Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.«

Ĉu Vi opinias, ke la sklaveco estus koncepto nur de Blankulo, kiun ĝi tiam enkondukis en Afrikon? – Vi eraras! Legi plu “Mito de sklaveco … kaj la sekvoj”

Cenzuro en Esperantujo

Por ke oni povas ĝuste, trafe decidi, oni devas antaŭe scii faktojn, kondiĉojn, interrilatojn. Eble oni devas krome demandi ĉi tion aŭ tion. Ordinara proceduro ekzemple en Svisujo antaŭ ol la civitanoj voĉdonas. Diktatoraj potenculoj male ne ŝatas, ke ordinaruloj scias tro multe, ili povus ekkoni la diktatorecon de la potenculoj. Mi pledas helpi, ke homoj, samideanoj povas laŭ-fakte decidi ĉie, por ke ili trovas la plej bonajn solvojn. Sed kelkaj Esperantistoj kontraŭ-diras.


La cenzuro akompanas Esperanton ekde ĝia naskiĝo. Marko Zamenhof, patro de la aŭtoro de Esperanto, estis cenzuristo de la Rusa Imperio. Unua Libro de Esperanto bezonis permeson de la cenzuro, tiel-nomatan »bileton por ellasi« ĝin el la presejo; la koncerna permeso pri Unua Libro de Esperanto havas la daton: 14a de Julio 1887.

Dum la unua kongreso, propra, interna cenzuro naskiĝis inter Esperantistoj. »La [kontraŭ-juda – ajp] afero de Dreyfus ekde 1894 multe akrigis ideologiajn konfliktojn en Francujo.« (el Zamenhof, de M. BOULTON, 1962, paĝo 105). Kelkaj organizantoj ne volis aŭdi ĉion, kion Zamenhof volis diri al la ĉeestantoj de la kongreso.

»Precipe tiuj Francaj intelektuloj timis la efikon de la emociaj, religiaj frazoj en la parolado; la vorto “Dio” preskaŭ ŝokis ilin; ili volis persvadi Zamenhof, ke li forigu ĉiujn tiajn vortojn, kaj tute fortranĉu la “Pregon”.« (samloke)

cenzurita buŝo

cenzurite

Zamenhof almenaŭ parte akceptis la postulojn fare de la unuaj, Francaj cenzuristoj de la Esperanto-movado »por eviti ian ajn malbelan konflikton ĉe tiu historia unua kongreso« (samloke).

La fakton, ke Zamenhof estis Judo aŭ Hebreo – kion li preferis diri – provis subpremi la internaj cenzuristoj Francaj pro la kontraŭ-juda afero Dreyfus, poste la Germanaj pro la kontraŭ-juda nacia-socialismo en sia lando kaj la Arabaj ĝis nun pro la ĝenerala malamo de la mahometanoj kontraŭ Judoj; vidu La Kaŝitan Vivon de Zamenhof, de N. Z. Maimon, 1978. Legi plu “Cenzuro en Esperantujo”

Esperanto en Afriko

Estimataj Afrikaj samideanoj!

Mi estas unu el multaj blankuloj, ties koroj batas por Nigra Kontinento. Kvankam mi ankoraŭ nur malmulte scias pri Afriko, la lulilo de la homaro, mi ŝatas kaj admiras almenaŭ la Afrikajn esperantistojn kaj ilian engaĝon por Internacia Lingvo. Mi ĝuas babili kun samideanoj en Benino, Kongo, Tanzanio. Sed ofte mi devas kontraŭ-diri mitojn pri Germanujo; krome iam kaj iam mi estas surprizita pri kelkaj opinioj en Afriko pri diversaj aferoj.

sklavoj

Mi konscias pri la responso de Blankulo koncerne la situacion en Afriko. Antaŭ kelkcent jaroj kaj ankoraŭ nun. Sed la blankuloj povis kaj povas eluzi la perfidon kaj koruptemon de Afrikaj tribestroj kaj politikistoj. Legi plu “Esperanto en Afriko”