Mito de sklaveco … kaj la sekvoj

Estimata juna Afrika samideano,

mi legis Vian artikolon »Kion mi opinias pri la elmigrado de Afrikanoj« [ĉi tie], sed mi ne komprenas ĝin. Mi verŝajne ne komprenas Vin.

Vi skribas ekzemple

»Ekde la erao de la slaveco, kiam niaj gepatroj suferegis sub la regado fare de Blankulo, Afriko estas ruinigita por ĉiam.«

Ĉu Vi opinias, ke la sklaveco estus koncepto nur de Blankulo, kiun ĝi tiam enkondukis en Afrikon? – Vi eraras! Legi plu “Mito de sklaveco … kaj la sekvoj”

Advertisements

Kubo estis ĉiam revo por mi

camilloLa libro el la plumo de Ludwig RENN (1889 – 1979, Germana aŭtoro) pri la malgranda Kubano Camilo estis temo en ĉiuj mezgradaj lernejoj de Germana Demokratia Respubliko (GDR): »Camilo – Neordinara historio el Kubo de brava malgranda knabo kaj de lia avo«, Eldonejo por Infanoj, Berlino, 1978.

Ne nur mi ŝatis la bravan knabon. Li estis eta heroo de multaj lernantoj en GDR. Mi ankoraŭ rememoras, ke laŭ la libro Camilo estis ĝoje surprizita pro la fakto, ke infanoj el malproksima GDR donacas kajerojn kaj krajonojn al li kaj liaj amikoj, por ke ili povas pli bone lerni. Leginte tion mi estis fiera. Legi plu “Kubo estis ĉiam revo por mi”