Arkivoj de etikedoj: problemo

René, nomata Packo – 2017-03-26

Rene nomata Packo 4Hodiaŭ mi konatiĝis tute alian René-on. Li malkovris verdireme al mi sian nunan situacion plenan da problemoj kaj malagrablaĵoj. Mi estis ŝoke surprizita pri tio, kion mi devis legi en nia babilado per Facebook.

»Mi estas denove senhejmula, mi trovis aktuale lokon ĉe amikoj, sed mi ne scias ĝis kiam. Kaj laborejon mi ankaŭ baldaŭ perdos. Kaj kontakton al mia familio mi havas bedaŭrinde ankaŭ malmulte nun. Mi komencos denove ĉe nulo, mi devas denove batali supren.«

»Mi estas nun absolute senmona, nur 10 EUR por nutraĵo kaj cigaredoj.«

»Mi estis jam ĉe la ŝtataj instancoj, sed ili ne helpis iel al mi, malgraŭe mi staris tie kaj diris, ke mi havas nenion kaj vivas sur la strato.«

»Ja, mi klopodas montriĝi kvazaŭ forta, malgraŭe mi estas interne rompita. Kion utilas, se oni montras la propran malforton? Kiam la aliaj uloj vidas, ke oni estas malforta, oni fariĝas viktimo, kiun la aliaj mokas. Mi ofte spertis tion jam.« Legi plu René, nomata Packo – 2017-03-26