Arkivoj de etikedoj: propagando

Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Deutsche-TeilungMi estis informintaj en Facebook, mondvasta komerca kontaktoj-portalo, ke mi decidis forlasi ĝin, almenaŭ paŝon post paŝo. Mia kaŭzo: la denova cenzuro en Germanujo, en kontraŭdiro al la Baza Leĝo de Germanujo. [vidu ĉi tie] Potenco pli gravas ol juro.

Samideano el Ĉinujo demandis, ĉu »Germanujo ne estas demokratia ŝtato?«

Jen mia respondo al li: Ĉu sufiĉas mallonga respondo? Tiam: ne!

La ordinara propagando diras kompreneble alian. Jes, mi bone scias tion. Kaj ankaŭ la Baza Leĝo (Germanujo ne havas konstitucion) tekstas alie:

»La Federacia Respubliko de Germanujo estas demokratia kaj sociala federacia ŝtato.« (artikolo 20 I de la Baza Leĝo) Legi plu Germanujo – demokratia ŝtato (Ĉu aŭ ne?)

Advertisements

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito. Legi plu Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

la eksplodoMi estis demandinta kelkajn konatulojn kaj ankaŭ kelkajn ankoraŭ ne-konatajn uzantojn de la retejo (de samseksemuloj) Planet Romeo:

»Germanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ cent samseksemulojn en Ĉeĉenujo. La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj. Ĉu vi povas helpi al mi ekkoni la veron?«

Mi demandis pro la alvoko de s-ano Manuel CAMPAGNA, Kanado, subskribi peticion de la organizaĵo Amnestio Internacia: »Ĉeĉenujo – ĉesu forkapti kaj mortigi gejajn virojn«. Al mia komento, ke mi pridubas la pretendon, li respondis, ke li havus tri fidindajn fontojn: (1) la gazetojn The New York Times kaj (2) Daily Mail kaj (3) la organizaĵon Amnestio Internacia. Legi plu Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto)

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Legi plu Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ