Arkivoj de etikedoj: Rusujo

Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito. Legi plu Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon.

  • BILD (Bildo, ĝenerale fi-agitanta): La aŭtonoma respubliko Ĉeĉenujo, sub gvidado de la ŝtatestro Ramsan Kadyrow, torturas kaj mortbatas samseksemulojn (2017-04-12)
  • SPIEGEL (Spegulo, politika ĵurnalo iam maldekstra-liberala): Pli ol 100 arestadoj, torturado, almenaŭ tri mortigitoj (2017-04-14)
  • WELT (Mondo, konservativa): Ĉeĉenujo ĉasas samseksemulojn, deportas ilin en sekretan malliberejon kaj torturas ilin (2017-04-06)
  • TAGESSCHAU (Taga Raporto, plej grava novaĵelsendo): La por-sekurecaj instancoj de Ĉeĉenujo evidente avancas brutale kontraŭ samseksemulojn. Kadre de policaj kontroloj estis laŭdire arestitaj pli ol 100 samseksemulojn, almenaŭ tri mortis (2017-04-03)
  • SÜDDEUTSCHE ZEITUNG (Sud-Germana Gazeto, liberala): Ĉeĉenujo – cent viroj deportitaj pro samseksemo (2017-04-02)
  • QUEER.DE (Samseksema): Ĉeĉenujo – atestantoj kaj aktivuloj plendas pri »senekzempla« persekutado de samseksemaj viroj (2017-04-13)
  • NEUES DEUTSCHLAND (Nova Germanujo, maldekstra): Ĉasado kontraŭ gejoj en Ĉeĉenujo (2017-04-13)

Legi plu Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Mi trovis ĉi tiun artikolon en la retejo de Andrej HUNKO, membro de la Germana partio La Maldekstruloj (germane Die Linken) kaj de la Germana Federacia Parlamento (germane Deutscher Bundestag).


hqdefaultGrupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono (Veteran Intelligence Professionals for Sanity – VIPS) pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio kaj la Usonan version pri la okazaĵo kun veneno-gaso en Idlib (Sirio). En ilia memorando […] ili petas insiste prezidanton TRUMP, Legi plu Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Legi plu Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ