Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino

Sendube, La Maldekstruloj havas interesajn ideojn. Sendube, la antaŭuloj de la nuna urba registaro postlasis multajn problemojn; sed unu el la antaŭuloj estis la nuna koalicio-partnero sociala-demokrata.

Advertisements

Die Linke BerlinJe la 19a de Marto 2017 mi postulis deklaron de la Berlina Maldekstra (germane Die Linke, partio) pri la fakto, ke la Reganta Urbestro, s-ro Michael MÜLLER, estis partopreninta manifestacion planitan kaj organizitan fare de antisemitoj respektive islama asocio sub la observado de sekreta servo.

Je la fino de miaj akuzantaj linioj mi postulis krome, ke La Maldekstra zorgu pri la senhejmuloj en Berlino pli multe ol decidi malfermi necesejojn por tria sekso (inter viro kaj virino) en ĉiuj ŝtataj instancoj.

Respondo de La Maldekstra, Berlino:

»Saluton, ni zorgas nature ankaŭ pri senhejmuloj kaj pligrandigis ekzemple la helpon pro malvarmo. Krome s-ino Senatano de Socialaj Aferoj, Elke BREITENBACH, planas nove aranĝi la helpon por senhejmuloj.«

… sed pri la ebla emo de la Reganta Urbestro al antisemitismo: eĉ ne unu vorto. Continue reading “Dialogo kun La Maldekstruloj, Berlino”