Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV

La diroj de la Germanaj s-ino kanceliero MERKEL kaj federacia ministro de eksteraj aferoj MAAS pri la atako kontraŭ la internacia juro fare de Usono kune kun Britujo kaj Francujo kontraŭ Sirio pruvas, ke ankaŭ studintoj kaj registaroj povas esti stultaj, stultaj kaj danĝeraj. Oni atentigu de tempo al tempo aliajn pri tio.

Advertisements

Art-o 2 de Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj dekretas:

La Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj membroj, en sia klopodado por la celoj eldiritaj en la artikolo 1, devas agi konforme al la sekvaj principoj: […]

4. La membroj detenas sin, en siaj internaciaj rilatoj, je minaco aŭ uzo de forto, ĉu kontraŭ la teritoria integreco aŭ politika sendependeco de ia ajn ŝtato, ĉu en ia alia maniero malkongrua kun la celoj de la Unuiĝintaj Nacioj

[teksto esperantigita de Vilhelmo Lutermano]

Prof-o d-ro Ivo LAPENNA [] skribis en Aktualaj Problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo, paĝoj 113 – 114: Continue reading “Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV”

Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?

Germana ministerio prisilentas kompetentecon de IPK kaj falsas internacian dokumenton Roma Statuto. Ĉu por protekti krimajn Germanajn politikistojn?

Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS
Germana ministro pri eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS

La Germana ministro de eksteraj aferoj, Heiko Joseph MAAS, responsas evidente falsadon de dokumentoj, pli bone dirite: la disvastigadon de falsita dokumento por trompi aliajn.

Estus krimo laŭ § 267 StGB (Germana kriminala kodo).

La polico ricevis je la 6a de Aprilo peton esplori la aferon …


Vizitanto de la retejo de la ministerio, kiu serĉas informojn pri Internacia Puna Kortumo (IPK) en Den Haag, Nederlando, estas plurfoje trompata []

(1) La ministerio prisilentas la kompetentecon de Internacia Puna Kortumo ekde 2014 koncerne krimojn de la agreso, art-o 8(bis) de la statuto de IPK. Continue reading “Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj?”

Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo

La tiel-nomata atako, ofensivo aŭ milito kontraŭ Siriaj Kurdoj estas eŭfemismo. Fakte la NATO-ŝtato Turkujo agresas Sirion – kontraŭ la internacia juro. Krimo de agreso laŭ artikolo 8(bis) IPK-statuto.

Recep Tayyip Erdogan
Recep Tayyip Erdoğan

La Germana gazetaro je la 20a de Januaro 2018 komencis raporti jene:

  • »Turkaj batal-aviadiloj atakis Kurdajn poziciajn en norda Sirio« (Die Welt)
  • »Ofensivo kontraŭ Kurdoj nutras timon pri kroma eskalado en Sirio« (Spiegel online)
  • »Turkaj atakoj kontraŭ Kurdoj« (Die Tagesschau)
  • »Erdoğan anoncas surteran ofensivon kontraŭ Siriaj Kurdoj« (Zeit online)
  • »Milito kontraŭ la Kurdoj en Sirio – Turka invado en Afrin« (Der Tagesspiegel)
  • »Turkujo militas kontraŭ la fare de Usono subtenataj Siriaj Kurdoj« (Heise online)
  • »Erdoğan lanĉas ofensivon en Sirio« (Bild)

Continue reading “Sirio: krimo de agreso fare de Turkujo”

Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Inspirite de d-ro Daniele GANSER kaj Ken JEBSEN, mi planas atentigi Internacian Punan Kortumon pri d-ino Angela MERKEL, nun Germana kanceliero, kaj aliaj pro la krimo de la agreso laŭ artikolo 8(bis) de la IPK-statuto.

Illegale Kriege (Daniele Ganser) - Orell Füssli 2016Jam jarojn mi interesiĝas pri Internacia Puna Kortumo (IPK), kiu komencis labori je la 1a de Julio 2002 kiel konstanta tribunalo koncerne genocidon, krimojn kontraŭ la humaneco, milito-krimojn kaj krimon de la agreso. Sed la rezultoj de tiu kortumo seniluziigas min. Kelkaj Afrikaj politikistoj riproĉas rasisman emon al la juĝistaro de IPK, ĉar la kortumo esploras ĝis nun nur kontraŭ negroj. Tri Afrikaj landoj preparas fakte sian eliron: Kenjo, Namibio, Suda-Afriko.

Tiam mi legis (germanlingvan) libron de d-ro Daniele GANSER, Svisa historiisto kaj sciencisto pri paco, koncerne la »Kontraŭ-leĝajn militojn – Kiel la NATO-landoj sabotas UN-on. Kroniko de Kubo ĝis Sirio« de 2016. La aŭtoro substrekas la principan gravecon de Internacia Puna Kortumo por la batalo por paco kaj kontraŭ la militoj-instigantoj en multaj landoj. Pro lia vasta kritiko kontraŭ Usono, la germanlingva Vikipedio kaj aliaj fontoj kalumnias d-ron GANSER. Continue reading “Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj”

Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio

Grupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio

Mi trovis ĉi tiun artikolon en la retejo de Andrej HUNKO, membro de la Germana partio La Maldekstruloj (germane Die Linken) kaj de la Germana Federacia Parlamento (germane Deutscher Bundestag).


hqdefaultGrupo de du dekoj da eksaj kunlaborantoj de sekreta servo el Usono (Veteran Intelligence Professionals for Sanity – VIPS) pridubas en memorando la motivigon de la registaro TRUMP por la armea bato kontraŭ Sirio kaj la Usonan version pri la okazaĵo kun veneno-gaso en Idlib (Sirio). En ilia memorando […] ili petas insiste prezidanton TRUMP, Continue reading “Eksaj uloj de Usona sekreta servo pridubas la Usonan motivigon por la armea bato en Sirio”

La »Rifuĝintoj« ne Estas Rifuĝintoj!

Mama MerkelEn 2015 kaj 2016 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de la Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Federacia Kanceliero d-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de la Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-n pro sia bona koro, sia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin Panjo Merkel. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrema-dekstruloj, nov-nazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo). Continue reading “La »Rifuĝintoj« ne Estas Rifuĝintoj!”