La malestimo, la malamo kontraŭ samseksemuloj estas malica veneno en la Afrika animo. Homoj, konatuloj, amikoj, samideanoj el diversaj Afrikaj landoj, kiujn mi ĝenerale ja estimas, ne hontas kritiki (aŭ eĉ pli-malpli kondamni) min pro mia emo al viroj. Mi vivus kontraŭ la naturo, kontraŭ Dio! Kiam mi postulas ian pruvon, eĉ nur unu frazon ekzemple fare de Jesuo Kristo kontraŭ la samseksemo, tiam la plej multaj el ili subite silentas aŭ citas ion ajn. Mi ekkonas tiam »inter iliaj linioj« (kiel oni diras en Germanujo) ankaŭ pri aliaj temoj, ke ili ne pretas akcepti min. La plej multaj ne vere kapablas je toleremo.
Samideanoj kaj aliaj konatuloj de Nigra Kontinento plendas volonte pri Blankulo kaj la sekvoj de la koloniismo [ekzemple]. Ĉi tio kulpus ankaŭ pri la nuna mizero en Afriko. Komforta solvo! Kelkaj el ili eĉ lamentas, ke Blankulo enkondukis la sklavecon. Ĉu Blankulo ankaŭ enkondukis la malamon kontraŭ samseksemuloj? Kial tiom multaj Afrikanoj ne pretas ekkoni la propran responson pri la nuna Afriko?
Mi babilis iam en Facebook kun Ganaa mallibereja gardisto, kaj li fakte asertis, ke samseksemuloj estus danĝero por la socio. Samseksami estas laŭ-leĝe malpermesate en Ganao. Ĉu eble pro la avantaĝa grado de inteligenteco sub 70? [germanlingva fonto] Legi plu “Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko”