Arkivoj de etikedoj: socialismo

Tute-alia Maldekstrulo

10981395_1581964665377255_1023277830046967511_nHieraŭ mi renkontis eksterordinaran tute-alian maldekstrulon. Juna viro nomita Ronaldo, membro de unu el la asocioj kontraŭ faŝistoj, Germane mallonge Antifa. Ankaŭ li partoprenas en manifestacioj, sed anstataŭ kaŝe ataki dekstrulojn kaj partio-oficejojn li subtenas persone virinojn vivantajn solaj kontraŭ ŝtataj instancoj, ludonantoj ktp. Laŭ mia opinio la pli bona maldekstra politiko!

Ronaldo havas propran opinion; li pensas mem. Parte tre alian ol la mia. Kiam mi kontraŭ-diris al li, li trankvile aŭskultis min, pripensis miajn vortojn, kaj li akceptis ne nur unufoje mian starpunkton almenaŭ parte. Fakte lia maniero frapis min.

Post longa tempo mi renkontis junan maldekstrulon, pri tiu mi ne sentis honton aŭ koleron. Mi esperas, ke li reprezentas la estontecon de la maldekstruloj. Legi plu Tute-alia Maldekstrulo