Arkivoj de etikedoj: soldato

René, nomata Packo – Taglibro

Rene nomata Packo 1Li nomiĝas René. Li naskiĝis antaŭ 21 jaroj kaj vivis origine en Berlino, sed iam li transloĝigis de Berlino al Bavarujo. Kial? Mi ne scias. De 2014 ĝis 2016 li estis profesia soldato.

Mi ŝatis viziti lian profilon en Facebook. Li regule laboradis, havis loĝejon, geamikojn, aŭtomobilon, alie ol la plej multaj aliaj junuloj en lia aĝo, kiujn mi konas. Tiel mia impreso, ankaŭ sur-baze de liaj filmetoj pri si mem.

Post kiam mi estis vidinta fotografaĵon en sia profilo, kiu montris lin starantan antaŭ lia aŭtomobilo … li nudpiede … mi ŝatis lin. Ne nur pro la nudaj piedoj!

Nia kontakto estis agrabla sed ne intima. Mi komentis volonte bildojn aŭ rimarkojn de li en sia profilo, kaj liaj reagoj estis ofte amuzaj, kelkfoje eĉ gajaj, sed ĉiam afablaj. Sed mi ne volis, ke li konjektas, ke samseksema avo persekutas lin. Pro tio mi ĝenerale retenis min. Krome: Mi vivas en Berlino, li en Bavarujo, eĉ trinki kune bieron devis resti revo. Legi plu René, nomata Packo – Taglibro