Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«

Tiam murditaj, nun krome mokegitaj: Viktimoj de la koncentrejo Aŭŝvico. Kaj eĉ laŭdiraj batalantoj kontraŭ diversaj ismoj akceptas pli-malpli silenteme tiun fiaĵon … Germanujo en 2018


la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018

la Marokana Farid Bang k la Germana Kollegah ricevis premion ECHO 2018

La Marokana repo-kantisto Farid Bang (Farid Hamed El Abdellaoui) ricevis kune kun la Germana Kollegah (Felix Martin Andreas Matthias Blume) je la 13a de Aprilo fare de Germana Sono-Akademio la muziko-premion ECHO 2018 (eko).

La du plebistoj prezentas en unu el siaj verkoj ankaŭ jenan linion:

»Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvicoenloĝantoj.«

La koncentreja komplekso Aŭŝvico apud la Pola urbo Oświęcim estis nacia-socialisma mortkoncentrejo (ekstermejo), kie mortis inter 1940 kaj 1945 ĉirkaŭ 1,3 milionoj da homoj. La plej granda parto de la viktimoj de Aŭŝvico estis Judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da Ciganoj, samseksemuloj, politikaj kaptitoj, Poloj, Sovetianoj kaj homoj el aliaj landoj. La kondiĉoj en Aŭŝvico estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano. [Vikepedio] Legi plu “Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«”

Advertisements