Arkivoj de etikedoj: TEJO

Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?

En sia retejo, TEJO bonvenigas la junularon de la mondo al la unua IJK en Afriko. Almenaŭ la esperantistan. La kongreso okazas de la 5a ĝis 12a de Aŭgusto 2017 (en la TEJO-retejo kiel ĉiam kontraŭ-fundamente: aŭgusto) … en Aneho, Togolando.

La kongresa temo estas: virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj.

»La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. […] Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.«

infanoj de AfrikoPor multaj homoj la vivo en Afriko duras. Aparte por virinoj kaj siaj infanoj. Malgraŭ la riĉeco de la Nigra kontinento – trezoroj sur kaj sub la tero de Afriko – la politiko fare de koruptaj aŭ ne-kapablaj lokaj politikistoj kune kun koloniistoj de la Eŭropa Unio kaj Usono malebligas sufiĉe bonan vivon de la ordinaraj homoj. La Ekonomia Partnereco Akordo, kontrakto inter la Eŭropa Unio kaj Afriko, ekzemple kaŭzas gravajn problemojn por la Afrikaj ŝtatoj. Legi plu Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?

Advertisements

Mi Petas je Azilo en la Vicoj de SAT

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de la Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona ekzemplo atingi pli bonan mondon. Sed jaron post jaro mi ekkonis ĉiam pli bone multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de la Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokraische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda pri la reala vivo ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Legi plu Mi Petas je Azilo en la Vicoj de SAT