… parte sufiĉe fuŝa! La broŝuro al la kd »Afrika Kompilo«

La valoron de la laboro fare de Vinilkosmo oni ne subtaksu! Ĝiaj produktoj informas, amuzas kaj povas helpi instrui sin mem. Tia fuŝa tekstaro ĉagrenas kaj malhelpas. La artistoj, muzikistoj, komponistoj, teĥnikistoj prezentas bonegan rezulton, Nur ne la responsulo pri la broŝuro. Iel sen-respekta rilate al la aliaj, ĉu ne? Tre bedaŭrinde!

Advertisements

Afrika KompiloMi ŝatas aŭdi muzikon el Esperantujo. La entrepreno Vinilkosmo ofertas vastan gamon da multaj produktoj de diversaj stiloj kaj ĝenroj. Intertempe mi mendis kelkajn dekojn da kompaktaj diskoj (kd). Paŝon post paŝo mi konservas ilin en mia komputilo respektive loka reto, por ke iliaj enhavoj povas akompani min dum la ĉiutaga laboro per komputilo.

Unu el ili estas la kd »Afrika Kompilo« kun la artistoj de »Konga Espero« Viktor LUFIMPU, Junior NGANGU kaj Denizo Rock TAMBA (ĉiuj el Kongo), kun la artisto de »Vigla Muziko« Dido FUNDU (Kongo) kaj la artistoj Théophile Mayoma DIANKERNBO (Kongo) kaj Jean-Marc LECLECQ. La kantoj entuziasmigas min. Ja mi sentas min devigata svingeti piedon kaj iomete kunkanti … pro la altira etoso de la kantoj. Continue reading “… parte sufiĉe fuŝa! La broŝuro al la kd »Afrika Kompilo«”