Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)

Pro tia forta naciismo, ŝovinismo kaj la evidenta rasismo inter samideanoj en Afriko: Kial ili estas esperantistoj?

Advertisements

»Kritiku stultulon, kaj li ribelos kontraŭ vi;
kritiku saĝulon, kaj li dankos vin pro tio.«


Estimata s-ano LEE Jungkee,

vi afable atentigis min al jena:

Mi plene komprenas vian intencon, sed mi sentas, ke Afrikanoj havas traŭmon pro historia fono al eksterlandanoj, precipe al Eŭropanoj.

Mi estas konvinkita, ke tia traŭmo estas kaj blufo kaj sin-trompado, sed antaŭ ĉio: grandega preteksto ne responsi la proprajn erarojn kaj mankojn.

pugno de negro sin liberiganta de ĉenojMi konscias pri la krimoj fare de Eŭropanoj kaj aliaj blankuloj en Afriko (pri tio) Sed … ĉu Blankulo elpensis la komercon pri sklavoj en Afriko? Ĉu Blankulo kapablis okupi tiom grandajn teritoriojn sen perfido fare de Afrikaj tribestroj kaj reĝoj? Ĉu la koruptemo estis nur okcidenta afero, kiu tuj forlasis Afrikon post la sendependiĝo?

La ekonomio en multaj Afrikaj landoj suferas. Ankaŭ pro ne-profitodonaj kontraktoj kun Eŭropa Unio, ekzemple pro Ekonomia Partnereco Akordo (pri tio) Kial Afrikaj politikistoj akceptis tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortan Afrikan industrion kaj krome malsanigas parton de la propra popolo? Ĉu por kuraci la traŭmon? Ĉu aŭ por banale plenigi la proprajn poŝojn? Continue reading “Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)”

Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj

La mahometanoj subpremas kaj persekutas la bahaanojn jam ekde la 19a centjaro. Post maldaŭra tempo de malstreĉiĝo inter la bahaa komunumo kaj la ŝtataj instancoj, ondoj de arestadoj okazis en Aŭgusto 2016 kaj Aprilo 2017. Ingo HOFMANN, bahaano en Germanujo, konjektas, ke Irano responsas la situacion de la bahaanoj en Jemeno.

Bahaanoj en Jemeno
Bahaanoj en Jemeno (fonto: http://news.bahai.org/story/1163/)

La situacio de la bahaa komunumo en Jemeno draste malboniĝas jam du jarojn. Post ondo de arestadoj en Aprilo 2017, almenaŭ sep bahaanoj estas arestitaj en nekonataj lokoj. Je la 2a de Januaro 2018, speciala tribunalo kondamnis la bahaanon Hamed bin Haydara al morto. La juĝisto Abdu Ismail Hassan Rajeh ordonis samtempe ne-igi la tutan bahaan komunumon de Jemeno.

Hamed bin Haydara suferis antaŭe kvar jarojn en malliberejo. Li estis torturita per batoj kaj kurento, li ne ricevis necesajn medikamentojn. Oni obstaklis, ke Hamed bin Haydara povis ĉeesti ĉe la juĝdebato. La juĝisto ordonis publikan ekzekuton. La tuta posedaĵo de la kondamnito estos konfiskata. Sekve de tiu kondamno, la tuta bahaa komunumo estas en danĝero. Continue reading “Jemeno: mahometanoj kontraŭ bahaanoj”