Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko

La malestimo, la malamo kontraŭ samseksemuloj estas malica veneno en la Afrika animo. Homoj, konatuloj, amikoj, samideanoj el diversaj Afrikaj landoj, kiujn mi ĝenerale ja estimas, ne hontas kritiki (aŭ eĉ pli-malpli kondamni) min pro mia emo al viroj. Mi vivus kontraŭ la naturo, kontraŭ Dio! Kiam mi postulas ian pruvon, eĉ nur unu frazon ekzemple fare de Jesuo Kristo kontraŭ la samseksemo, tiam la plej multaj el ili subite silentas aŭ citas ion ajn. Mi ekkonas tiam »inter iliaj linioj« (kiel oni diras en Germanujo) ankaŭ pri aliaj temoj, ke ili ne pretas akcepti min. La plej multaj ne vere kapablas je toleremo.

Du junaj negroj unu apud la alia en komuna lito

Ĉu danĝero por la Afrika socio? Ĉu enkondukita fare de Blankulo?

Samideanoj kaj aliaj konatuloj de Nigra Kontinento plendas volonte pri Blankulo kaj la sekvoj de la koloniismo [ekzemple]. Ĉi tio kulpus ankaŭ pri la nuna mizero en Afriko. Komforta solvo! Kelkaj el ili eĉ lamentas, ke Blankulo enkondukis la sklavecon. Ĉu Blankulo ankaŭ enkondukis la malamon kontraŭ samseksemuloj? Kial tiom multaj Afrikanoj ne pretas ekkoni la propran responson pri la nuna Afriko?

Mi babilis iam en Facebook kun Ganaa mallibereja gardisto, kaj li fakte asertis, ke samseksemuloj estus danĝero por la socio. Samseksami estas laŭ-leĝe malpermesate en Ganao. Ĉu eble pro la avantaĝa grado de inteligenteco sub 70? [germanlingva fonto] Legi plu “Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko”

Advertisements

Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)

»Kritiku stultulon, kaj li ribelos kontraŭ vi;
kritiku saĝulon, kaj li dankos vin pro tio.«


Estimata s-ano LEE Jungkee,

vi afable atentigis min al jena:

Mi plene komprenas vian intencon, sed mi sentas, ke Afrikanoj havas traŭmon pro historia fono al eksterlandanoj, precipe al Eŭropanoj.

Mi estas konvinkita, ke tia traŭmo estas kaj blufo kaj sin-trompado, sed antaŭ ĉio: grandega preteksto ne responsi la proprajn erarojn kaj mankojn.

pugno de negro sin liberiganta de ĉenojMi konscias pri la krimoj fare de Eŭropanoj kaj aliaj blankuloj en Afriko (pri tio) Sed … ĉu Blankulo elpensis la komercon pri sklavoj en Afriko? Ĉu Blankulo kapablis okupi tiom grandajn teritoriojn sen perfido fare de Afrikaj tribestroj kaj reĝoj? Ĉu la koruptemo estis nur okcidenta afero, kiu tuj forlasis Afrikon post la sendependiĝo?

La ekonomio en multaj Afrikaj landoj suferas. Ankaŭ pro ne-profitodonaj kontraktoj kun Eŭropa Unio, ekzemple pro Ekonomia Partnereco Akordo (pri tio) Kial Afrikaj politikistoj akceptis tian kontrakton, kiu detruas la ankoraŭ malfortan Afrikan industrion kaj krome malsanigas parton de la propra popolo? Ĉu por kuraci la traŭmon? Ĉu aŭ por banale plenigi la proprajn poŝojn? Legi plu “Malferma letero al LEE Jungkee (UEA)”

Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)

May Day in RussiaGermanaj gazetoj kaj sendostacioj raportas pri persekutado, amasaj arestadoj kaj torturadoj kontraŭ almenaŭ 100 samseksemulojn en Ĉeĉenujo. Kelkaj uzas eĉ vortojn kiel faŝisma, Hitler kaj Konzentrationslager (koncentrejoj).

La Rusia RT DEUTSCH (RT Germana) dementas kaj parolas je mensogoj (2017-04-17).

Kio estas la vero?

Nun ankaŭ Amnesty International (Amnestio Internacia) publikigis peticion, ke la ŝtataj aŭtoritatoj de Ĉeĉenujo kaj Ruslando esploru la aferon. Legi plu “Vero aŭ fi-agitado … pri samseksemuloj en Ĉeĉenujo (1a parto)”