Kie estas serioza raporto de EVAA pri 1a AKVo?

Mi ĝojas, ke okazis kunveno de Afrikaj virinoj. Certe grava, bona kaj necesa paŝo … pro diversaj kaŭzoj. Mi bedaŭras tamen, ke mi povas ankoraŭ ne legi raporton pri la okazaĵo fare de la responsuloj mem. Mi opinias, ke taksado – serioza kaj kritika – fare de EVAA urĝe necesas. Mi legis tekston el la plumo de s-ano Joel MUHIRE kaj la entuziasman komentarion de la juna Benina Esperantisto Luc ZINZINHEDO, sed tio verŝajne ne sufiĉas.

Krome: Mi estas scivolema legi pri la subteno fare de UEA kaj ties Afrika Komisiono. Kion faris s-ano LEE Jungkee, responsulo pri Afriko kadre de UEA-estraro, por atingi sukceson? Legi plu “Kie estas serioza raporto de EVAA pri 1a AKVo?”

Advertisements

Mi petas je azilo en la vicoj de SAT

10547077_668028199957111_3281263077384217455_oMi petas je azilo. Azilo kiel Esperantisto, kiu fuĝas el la vicoj de Universala Esperanto-Asocio.

Mi dubas, ke mi estas tipa SAT-ano. Kiel juna GDR-ano mi pensis, ke la socialisma vojo de mia hejmlando estus bona solvo konstrui pli bonan mondon. Sed jaro post jaro mi ekkonis pli klare multajn erarojn kaj problemojn en la reala politiko de la reganta komunista partio. Kiel membro de Nacia-Demokratia Partio de Germanujo (germane National-Demokratische Partei Deutschlands – NDPD), unu el la kvar malgrandaj partioj en GDR, mi akceptis la gvidan rolon de la komunistoj kaj la amikecon al Sovetunio. Sed mi estis ne blinda koncerne la realan vivon ĉirkaŭ mi. Tamen mi estis maldekstrulo, laŭ mia propra pri-taksado. Legi plu “Mi petas je azilo en la vicoj de SAT”