Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo

http://photo.unian.netKortumo en Lvivo*, Ukrajno, kondamnis junulon al du jaroj kaj ses monatoj malliberigo pro »komunisma propagando«. Tion informas koncernaj retejoj de la prokuroreco kaj de la kortumo. Sed ili ne informas, kiu estas la kondamnito.

La prokuroroj estis observintaj lin de Majo 2015 ĝis Aprilo 2016 kaj liajn publikigojn kadre de la komerca kontaktoj-portalo Facebook. Laŭ akuzo de la prokuroreco li agis kontraŭ artikolo 436-1, parto 1, de la Kriminala Kodo de Ukrajno, kiu malpermesas propagandon favore al komunismo. La parlamento estis decidinta je la 9a de Aprilo 2015 koncernan leĝon.

Onidire la junulo akceptis sian kulpon kaj la akuzon fare de la prokuroreco, kaj li eĉ subtenis la esploradon kontraŭ sin mem. Je la 4a de Majo 2017 la kortumo trovis »trafan punon«. Legi plu “Ukrajno: du kaj duona jaroj pro opiniesprimo favore al komunismo”

Advertisements

Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ

krimeo estas niaLa libro »Krimeo Estas Nia« de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ plenumis bedaŭrinde miajn antaŭtimojn, kiujn mi atendis pro la subtitolo: »Reveno de la imperio«. La aŭtoro preferas – anstataŭ neŭtrale informi – propagandi laŭ la nun reganta lingvo-reguligo fare de Okcidento pri la Ukrajno-konflikto. Kial tio?

Trafe informas KNIIVILÄ, ke »en la 1950-aj jaroj Krimeo estis aligita al la Ukrajna Sovetia Respubliko« (p. 7), sed li forgesas skribi, ke tiu okazis pro ekonomiaj kialoj kaj sen demandi la loĝantaron. Tiu ŝanĝo estis arbitraĵo fare de la tiama ŝtatestro de Sovetunio. Legi plu “Kelkaj Rimarkoj pri la Libro »Krimeo Estas Nia« de la Ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ”