Ĉu “Generacio de Meza Kapableco” ankaŭ en la nova TEJO-estraro?

La evidente kreskanta stultegigo kaj stultegiĝo inter la homoj – antaŭ ĉio ĉe junuloj – ĉu ĝi koncernas la novan estraron de TEJO? Ĉu “Generacio de Meza Kapableco” vere disvastiĝas ankaŭ tra Esperantujo? Ĉu membroj el ili jam “kaperis” postenojn en la Esperanto-movado?

Esperantista Kongreso de Boulogne - Eliro el la Kongresejo
Esperantista Kongreso de Boulogne – Eliro el la Kongresejo (fotografisto: H. Caudeville, 1905)

Esperantistoj volonte opinias, ke ili estus iom pli prudentaj ol ordinaruloj pro la fakto, ke ili ja ekkonis Esperanton Internacia Lingvo. Ne! En la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso je la 9a de Aŭgusto 1905, estas skribita:

“Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.”

En la vicoj de la esperantistaro estis – apud Jean Borel, Ernest Drezen, Hector Hodler, Ivo Lapenna, Ludwig L. Zamenhof ktp – ankaŭ faŝistoj/ naciaj-socialistoj, fi-agitantoj, Judojn-malamantoj (tiel-nomataj “antisemitoj”), komunistoj/ stalinistoj, mensogantoj, milito-instigantoj/ propagandistoj, perfiduloj, trompantoj … Esperantistoj estas nur pri unu afero, pri la internacia lingvo, ĝenerale iom pli prudentaj ol aliaj homoj.


En 1938 okazis “en la Nederlanda Groet […] la unua internacia Esperanto-renkontiĝo por junuloj, oni fondis samtempe Tutmondan Junular-Organizon.” (fonto: Historio de UEA, de Ziko van Dijk, p. 275 [ĉi tie mendeble])

“TEJO estis jam fondita kiel neutral[a] organizaĵo kaj aliĝis al UEA en 1947 kiel faka asocio. Pro financaj problemoj kaj internaj diskutoj ĝi decidis en 1956 fariĝi sekcio interne de la Asocio [UEA].” (samloke)

Financaj problemoj, krizoj pro ŝuldoj, necesaj kreditoj de UEA akompanis TEJO-n tra la jaroj kiel junularan sekcion. Sed paŝo-post-paŝo la scio, la konscio pri ĉi tiu ĝenerala problemo paliĝis, dume la mem-konfido kreskis pli kaj pli. Kaj la emo partopreni aŭ eĉ sekvi maldekstrajn/ maldekstre-faŝistajn ideologiojn (ekzemple IJK 1970 en Graz, Aŭstrujo), nomata “aktiva neŭtraleco”. En 1973 TEJO-prezidento Renato Corsetti vizitis la komunistan mond-junularan festivalon en Berlino, ĉefurbo de GDR (Orienta-Germanujo), “kaj tie estis honora gasto same kiel Jaser Arafat, kiel informis la TEJO-cirkulero NNN.” (fonto: Historio de UEA, de Ziko van Dijk, p. 279)

TEJO partoprenis kalumnian kampanjon kontraŭ prezidento Ivo Lapenna, estraranoj de TEJO lanĉis fi-agitadon kontraŭ samseksemulo dungita en Centra Oficejo de UEA, kaj TEJO mensogis (jam tiam) pri sia membraro por ricevi pli multajn subvenciojn. Fine TEJO postulis, postulegis sendependecon de UEA … sen sufiĉa bazo kaj preparo. Jam tiam la TEJO-estraro apartenis plejparte al “Generacio de Meza Kapableco”.


Mi ofte laboras respektive kun aŭ por junaj plenkreskuloj Germanaj. La plej multaj el ili estas nur malbone edukitaj. Ankaŭ kelkaj lernantoj de gimnazioj kaj studentoj. Ilia scio pri historiaj faktoj kaj interrilatoj, pri evoluo de literaturo kaj arto kaj pri biografioj de gravaj personoj estas ĝenerale malalta. Ilia mem-konfido estas des-pli granda. (La nivelo de la edukado en socialisma GDR, Orienta Germanujo, estis klare pli alta.)

Robin Bray (26) montras al Xaviar (12), kiel oni ĝuste aplikas kondomon. Justin (11) observas kun intereso ĉion.
Robin Bray (26) montras al Xaviar (12), kiel oni ĝuste aplikas kondomon. Justin (11) observas kun intereso ĉion. (fotografisto; Manfred Sander, 2018)

Kulpaj estas – laŭ mi – hodiaŭaj instruistoj kaj la tuta nuna Germana edukado-sistemo. La plej ofte verdaj-maldekstraj instruistoj preferas pli disvastigi siajn ideologiojn ol bazan humanisman scion. Germanaj lernantoj – kelkloke jam en la kvara klaso – lernas uzi kondomojn, pridubi, ke familio ĝenerale ampleksas patron, patrinon kaj infanojn, kaj malami ĉion, kio ne estas bona kaj ĝusta laŭ verdaj-maldekstraj ideologioj. Germanaj lernantoj ofte ne scipovas ĝuste skribi ortografie, sed ili “scias”, ke ekzistus pli multaj ol nur du seksoj.

Germanaj instruistoj estas la plej grandaj malamikoj de vasta demokratio kaj de libereco de opinio-esprimoj. Ili pledas por vasta cenzuro en TTT kaj disvastigas amason da veneno kontraŭ ne-maldekstraj opinioj. La amaraj sekvoj estas okulfrapaj: Perforto kontraŭ kritikantoj kaj malamikoj dekstraj estas akceptebla inter maldekstruloj.

Por ke ni povas uzi la plej modernajn poŝo-telefonojn: infano-sklavoj en Kongo
Por ke ni povu uzi la plej modernajn poŝo-telefonojn: infano-sklavoj en Kongo (fonto: afp)

Ĉi tiu “Generacio de Meza Kapableco” protestas por protekti la medion … antaŭ-tagmeze anstataŭ lerni en la lernejo. Ili nomas tion “striki”. Inteligentaj kaj seriozaj lernantoj manifestacius nur post la fino de la lernejo, do en sia libera tempo. Ĉi tiuj tiel-nomataj batalantoj por medio-protektado posedas ĝenerale la plej novajn poŝo-telefonojn, por kiuj eĉ infanoj en Afriko devas sklave labori. La produktado kaj uzado de modernaj poŝo-telefonoj kaj komputiloj ege ŝarĝas la medion. Sed tio estas en ordo!

Per la preteksto de “batalo kontraŭ rasismo”, ofte maldekstraj disĉiploj de “Black Lives Matter” disrompas montro-fenestrojn, marodas vendejojn, damaĝas statuojn, atakas policistojn kaj humiligas blankulojn hazarde ĉe-estantajn kaj kreas tiel ĥaoson. Ili ofendas ĝenerale policistojn tra la tuta mondo; verdaj-maldekstraj kaj oportunismaj politikistoj kaj ĵurnalistoj aplaŭdas pri tio anstataŭ postuli prudenton kaj sin-bridadon.

Malcolm X (1925 - 1965), gvidinto de Usona movado por civilaj rajtoj
Malcolm X (1925 – 1965), gvidinto de Usona movado por civilaj rajtoj

“Black Lives Matter” honoras krimulon Usonan anstataŭ – ekzemple – kolonelon Muamar Kadafi, Libia politikisto mortigita fare de Usonaj aliancanoj, ĉefministron Patrice Lumumba, politikisto de Kongo mortigita fare de sia armeo kun helpo de Belgujo kaj Usono, prezidenton Nelson Mandela, politikisto de Sud-Afriko perfidata fare de siaj posteuloj, ĉefministron Kwame Nkrumah, Ganaa politikisto perfidita fare de sia armeo kun helpo de Britujo aŭ … veran Usonan heroon Malcolm X (ekde 1964: El Hajj Malik el-Shabazz), mortigita fare de Usonaj negroj.

Mi babilas ankaŭ kun junuloj kaj junaj plenkreskuloj en Afriko – antaŭ ĉio el Benino, Ganao kaj Kongo – kaj devis ekkoni, ke ankaŭ tiuj estas sufiĉe malbone edukitaj. Eĉ studentoj opinias, ke la fonto de ĉiuj problemoj hodiaŭ estus ankoraŭ la sklaveco enkondukita de blankuloj en Afrikon. Ili scias preskaŭ nenion pri la organizaĵo Afrika Unio ktp.

Oni diras, ke ni vivus en epoko de informojn-interŝanĝo. Mi opinias tion sin-trompa.


TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) havas novan estraron, prezidanto estas s-anino Charlotte Scherping Larsson. Ŝi estas Germana instruistino, kio certe ne bonan promesas. Laŭ iliaj respondoj al Libera Folio, ŝi preferas “entuziasman kaj laboreman prezidanton” je la pinto de TEJO. “Kunlaboro kaj teamiĝo”, “gvidi kaj subteni la estraranojn”, “fokuso je strukturo”, sed ne unu vorto pri necesa analizo kaj esplorado de la jaroj ĝis kaj post la sendependiĝo de UEA, pri la ĥaoso, la mensogoj, trompoj … kaj la ĝenerala mallaboremo en la vicoj de la estraro de TEJO. Kaj pri la sekvoj.

Kiu estas? Al kio TEJO kapablas? Ĉu TEJO ankoraŭ vere necesas?

s-ano Robert Nielsen (2016), foto privata el Facebook-albumo
s-ano Robert Nielsen (2016), foto privata el Facebook-albumo

Laŭ-ŝajne nur s-ano Robert Nielson atentigis kiel kandidato al “la malaktiveco de estraranoj kaj la emo ignori problemojn”, la ĝenerala emo “kulpigi tiun, kiu atentigas nin” al la problemoj. [ĉi tie plu]

Bedaŭrinde ne li gvidas la TEJO-estraron … sed Germana instruistino. Dio helpu TEJO-n!

 

2 komentoj

  1. Kiel diras rusa proverbo, kreno ne pli dolĉas ol rafano.
    Nielsen estas kanajlo, kiu atakis persone min, publike kalumniis kaj uzis miajn personajn datumojn. Legu en “La Ondo de Esperanto” 2020/2.
    Ĝuste li estas unu el tiuj, kiuj “scias”, ke ekzistus pli multaj ol nur du seksoj. Laŭte pledas por “toleremo” sed reale pretas neniigi ĉiun, kiu ne konsentas kun liaj ekstremismaj opinioj.

    Nun inter junularo estas modo esti stupida kaj krie postuli plenumon de ĉiuj siaj kapricoj, eĉ ne degnante scii, de kie aperas nutraĵoj en vendejoj ktp. Reklamo trudas egocentrismon kaj strebon vivi “per unu tago”. “Post ni estu diluvo!”

    Nenio bona direblas pri nuna TEJO…

    Liked by 1 persono

    • Mi bedaŭras vian malbonan sperton pri Robert Nielson! Mi tute ne konas lin, mi nur legis artikolojn de diversaj kandidatoj en Libera Folio. Almenaŭ li pretis atentigi al la veraj problemoj de TEJO. La aliaj nur sensence parolaĉis. Kiel tipaj politikistoj.

      Pro multaj propraj spertoj malbonaj mi ne pridubas viajn vortojn. Malamikoj de libera opinio-esprimo volonte pledas laŭte por libera opinio-esprimo, malamikoj de demokratio pretendas batali por demokratio … kaj maltoleremuloj postulas toleremon.

      Se vi vizitus la retejon de TEJO, vi devus legi, ke ĝi estas ankoraŭ junulara sekcio de UEA. Eĉ tion ili ankoraŭ ne aktualigis.

      Liked by 1 persono

Komenti