Estimataj Katalunoj!

Estimataj Katalunaj samideanoj,

DLK3GnhW4AA_6mnmi petas vian helpon kompreni la evidente nun tre akran disputon inter Katalunujo kaj la centra Hispana registaro! Se mi ĝuste komprenas, Esperanto servu al reciproka informado.

Fotografaĵoj de policistoj de la centra Hispana registaro, kiuj batas civitanojn, eĉ jam vunditajn, ŝokis min. Mi vidis bildojn kaj filmetojn, ke fajro-brigadistoj kaj Katalunaj policistoj provis protekti ordinarajn civitanojn; sed la furiozaj policistoj de la centra Hispana registaro atakis ankaŭ la fajro-brigadistojn. Kelkaj Katalunaj policistoj larmis pro tia fia situacio. Mi trovis tiujn informojn en Facebook kaj Twitter, la Germana gazetaro ne informas pri tiaj barbaraĵoj.

DLNtlMgX0AA8Gdk.jpg:largeMi legis, ke ankaŭ Katalunanoj, kiuj ne celas sendependiĝon de Hispanujo, akre kondamnas la konduton de la centra Hispana registaro kaj la brutalecon de ĝia polico. La Germana gazetaro raportas ne neŭtrale pri la kvereloj inter Katalunaj kaj la centra Hispana registaro, pri la polico de la centra Hispana registaro kaj pri la ĝenerala striko. Ĝi disvastigas plejparte la opinion de la Germana registaro.

La Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj garantias »la principo[n] de egaleco de la rajtoj de la popoloj kaj de ilia rajto disponi pri si mem«. (ĉapitro I, artikolo 1, n-ro 2) Ĉu la »rajto disponi pri si mem« ne validas por la Kataluna popolo, la Kataluna nacio? Kiam oni legas deklarojn de Eŭropa Unio pri Katalunujo, oni ricevas tian impreson.

Ĉu mi ĝuste legis, ke la Hispana reĝo opinias, ke ĉia responso estas en la vicoj de la Katalunanoj? Kiam la nuna reĝa dinastio kondamnis la krimojn fare de la faŝistoj de generalo Franco? Sed nun la Katalunanojn? Evidente Felipe VI ne estas la reĝo ankaŭ de la Katalunanoj.

Q8EYZrikMi petas pardonon pro la konduto de s-ino kanceliero D-ro Angela MERKEL, kiu deklaris sian subtenon al la centra Hispana registaro kontraŭ Katalunujo. Ja kiam mi aŭdis tion, mi rememoris tuj pri la subteno de la Germana regna kanceliero Adolf HITLER al la faŝisma generalo Franco. La Germanaj gvidantoj evidente lernis nenion el la historio.

Mi bedaŭras la pli ol 900 vunditajn viktimojn, sed mi ĝojas, ke neniu mortis.

Sciu, ke la opinio de la Germana registaro ne estas la opinio de ĉiuj ordinaraj Germanoj.

Amikece!

Unu komento

  1. S-ro Penk: kompreneblas, ke vin ŝokis, kiel min, la domaĝajn imagojn de la hispana (ne registara) polico ŝarĝanta kontraŭ la civitanoj kiuj estis vokitaj por ne legala voĉdonado cele la unuflanka deklaro de sendependenco por Katalunio. Sed komprenu ke eble ankaŭ tiuj imagoj, ne ĉiuj veraj, povus kaŝi la veran realon. Gravas ke vi estu pli bone informita pri la damaĝa problemo ke ni, la hispanoj inkluditaj kompreneble la katalunianoj kiuj estas ankaŭ civitanoj de Hispanio, kiel mi mem kies naskiĝo kaj loĝloko estas Kanarioj, pli precize insulo Tenerife, klopodas vivi kune kaj pace spite al deziroj de la separatistoj, ne ĉiam raciaj. Eble vi devas turni vin al pli seriozaj fontoj de informado. Gravas ke niaj opinioj, kiuj ajn, pri tiaj aferoj ligitaj al la vivo de multaj personoj estu plej pripensitaj. Ni, la hispanoj ĉiuj estas alkutimitaj solvi niajn problemojn de kunvivado, ankaŭ oni solvos baldaŭ, espereble, ĉi tiun de nia hispana komunumo. Bv. sekvu la aferon kaj la imagojn de la centmiloj da homoj kiuj petas la pacon kaj kunvivadon en Hispanio. Korajn salutojn.

    Ŝati

Komenti