Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?

En sia retejo, TEJO bonvenigas la junularon de la mondo al la unua IJK en Afriko. Almenaŭ la esperantistan. La kongreso okazas de la 5a ĝis 12a de Aŭgusto 2017 (en la TEJO-retejo kiel ĉiam kontraŭ-fundamente: aŭgusto) … en Aneho, Togolando.

La kongresa temo estas: virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj.

»La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. […] Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.«

infanoj de AfrikoPor multaj homoj la vivo en Afriko duras. Aparte por virinoj kaj siaj infanoj. Malgraŭ la riĉeco de la Nigra kontinento – trezoroj sur kaj sub la tero de Afriko – la politiko fare de koruptaj aŭ ne-kapablaj lokaj politikistoj kune kun koloniistoj de la Eŭropa Unio kaj Usono malebligas sufiĉe bonan vivon de la ordinaraj homoj. La Ekonomia Partnereco Akordo, kontrakto inter la Eŭropa Unio kaj Afriko, ekzemple kaŭzas gravajn problemojn por la Afrikaj ŝtatoj.

  1. Pro la kontrakto subite mankis enspezojn el dogano por importaĵoj el la Eŭropa Unio,
  2. la malfortaj Afrikaj industrioj ne povas konkuri kontraŭ la industrioj de la Eŭropa Unio,
  3. la produktoj el la forte subvenciita agrikulturo de la Eŭropa Unio elpuŝas la produktojn de la malgrandaj Afrikaj produktantoj.

La Eŭropa Unio eksportas sur-baze de tiu kontrakto ekzemple al Ganao akumulatorojn, kaj junaj Ganaaj viroj malmuntas tiujn por gajni iom da mono. La junuloj verŝas la acidon el la akumulatoroj en la grundon, poste ili elprenas la plumbajn platojn kaj purigas tiujn por vendi ilin. Dum la malmuntado la plumbo venenas la junulojn. La purigitaj plumbaj platoj fine revenas en Eŭropon. La problemoj de la malpurigado de la medio kaj la venenitaj junaj viroj restas en Ganao. La tiel-nomata evoluiga helpo fare de la okcidento estas plejparte grandega trompo por kaŝi faktan koloniismon fare de ŝtatoj kaj entreprenoj de la blankuloj.

La internacia gazetaro raportas de tempo al tempo pri junaj Afrikaj virinoj sekse perfortitaj fare de armeanoj por kontentigi la pasion de la soldatoj aŭ fare de mahometanoj por puni kristaninojn. Perfortoj ankaŭ okazas en rifuĝejoj en Afriko, verŝajne eĉ fare de soldatoj de UN-taĉmentoj.

La malsato de patrinoj kaj siaj fetoj kaj poste siaj suĉinfanoj malhelpas la evoluon de la malgrandaj cerboj kun teruraj sekvoj por la tuta vivo de ili kaj la averaĝa kvociento de inteligenteco en Afriko. Mi aŭdis el ankaŭ tre fidindaj fontoj, ke multaj junuloj en Afriko krome devas ĉesi la edukadon pro financaj problemoj. Anstataŭ lerni kaj studi, ili perlaboras monon sur bazaroj, portante varojn.

Anstataŭ Afrika temo ideologia kongreso-temo de la blankulo

Afriko mem kaj la interrilatoj inter la blankulo kaj la Nigra kontinento ofertas milojn da temoj, kiuj urĝas. Sed TEJO decidis paroli pri »pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro«, tre okcidenta, tre blankula, tre aroganto decido. Ĉu eble pro kaŝe rasisma etoso en la TEJO-estraro? Rememoru la kontraŭ-gejajn atakojn fare de estraranoj de TEJO antaŭ kelkaj jaroj!

Mi konjektas kompreni, kion TEJO celas, diskuti pri »genraj« aferoj estas tre laŭmoda afero nun inter blankuloj. Sed la laŭmoda esprimo »genra« de la okcidentaj blankuloj ne havas la saman sencon kiel »genra« laŭ ekzemple PIV 2005.

»Unu el la diversnombraj gramatikaj kategorioj, inter kiujn multaj lingvoj dispartigas la subst-ojn k pron-ojn (kun akordaj konsekvencoj por la ad-oj k pron-oj)«

Ĉu TEJO intencas paroli pri gramatika afero? Ĉu aŭ TEJO fakte eĉ ne kapablas diferencigi inter sekso kaj genro? Mi timas, ke la dua valoras.

La aroganteco de la blankulo – por ne uzi la esprimon »kaŝita rasismo« – iras tra la tutan kongreson.

  • La homoj en Togolando parolas dekkelkojn da diversaj lingvoj, de la Kvaa lingvaro, la Gura lingvaro kaj aliaj, grandega kultura trezoro. La lingvo de la Francaj koloniistoj estas ankoraŭ la ofica lingvo. La retejo de TEJO pri IJK en Togolando ekzistas – memkomprena – en esperantlingva versio, sed krome nur en franclingva.
  • La programo informas pri prelegoj kaj diskutrondoj. Sed ne pri la akcepto de la IJK-partoprenantoj fare de la reĝa moŝto de Aneho je la 5a de Aŭgusto! Dank’ al s-ano Jéromus Filius, kiu almenaŭ iom informis pri la okazaĵo en la grupo de Facebook »Esperanto en Togolando!«
    Se blankulo, ĉu guberniestro, ĉu urbestro, ĉu iu simila, estus akceptinta IJK-partoprenantojn ie en Eŭropa, Usono ktp – Ĉu ni scius ankaŭ ne ĝian nomon? De kiu tribo/ popolo estas lia reĝa moŝto? Kiu parolis kun li kaj en kiu lingvo? Kiuj estis la salutvortoj de la IJK-partoprenantoj al la reĝa moŝto?
    akcepto fare de la reĝa moŝto
    Kiam la Pola papo honoris Esperanton eĉ nur per frazeto, la gazetaro de Esperantujo raportis pri tio, kaj la ordinara esperantisto estis sufiĉe bone informita pri tio. Kial ne, kiam Afrika reĝa moŝto akceptas junajn esperantistojn?
  • Laŭ retejo de TEJO pri IJK je la 6a de Aŭgusto »Afrika muzikgrupo« … sen nomo? … koncertas. Sed por la 7a de Aŭgusto estas korekte anoncita koncerto de blankulo el Germanujo: Jonny M.
    vespera programo

  • Pri la historio de Togolando informas la retejo de TEJO nur: »Togolando estis Germana kolonio, sed poste ankaŭ Franca kaj Brita.« Ĉu por TEJO nur gravas, ke la blankulo, ke koloniistoj regis super Togolando?
    »Togolando estis loĝigita jam en Paleolitiko, travivis multenombrajn movadojn de popoloj en la frua kaj lokaj fondoj de ŝtatoj en la fina Mezepoko kaj estis ekde la unua albordiĝi fare de la Portugaloj (1471) ĉefa regiono de la komerco kun sklavoj […] Je la 27a de Aprilo 1960 Togolando atingis la ŝtatan sen-dependecon.« (fonto: »Meyers Universal Lexikon, Band 4, Bibliographisches Institut 1980«, p. 315; propra traduko)
    En 1933 la ĵurnalo Esperanto ekzemple raportis pri samideano Seth Bediako Anomah el Togolando. Li estis delegito laŭ Jarlibroj de UEA 1933 kaj 1934. En 1934 aldoniĝis vicdelegito Deodat Ignatio Quist. (fonto: Heidi GOES, Afero de Espero, UEA 2007) Ĉu ĉi tiuj ne gravas por TEJO?

Ne nur la retejo de TEJO pri IJK malkaŝas tian arogantecon de la blankulo super la indiĝenaj Afrikanoj. Artikolo de libera folio finas jene:

»La unua Afrika IJK okazas en lerneja konstruaĵo en la urbeto Aneho, 50 kilometrojn oriente de la ĉefurbo de Togolando, Lomeo. La kondiĉoj en la lernejo estas simplaj. Interalie mankas varma akvo, retligo kaj eĉ elektraj kontaktingoj en la dormoĉambroj.«

Kiam blankuloj – en la TEJO-estraro, ĉe libera folio aŭ alie – prijuĝas siajn proprajn interesojn, dezirojn kaj vivkonceptojn (varma akvo, senkosta aliro al TTT, »genra« justeco) fakte pli valoraj ol la bezonoj de la nigraj Afrikanoj ne malsati, ne esti perfortotaj, sane evolui, lerni kaj gajni monon sen veneni sin mem … tiam ni troviĝas en rasismo. La temo de la Universala Kongreso 1984 estis diskriminacio. El la prelegaro dum la 65a kongreso fariĝis broŝuro enhavriĉa. Ankaŭ pri la demando de la rasismo!

Advertisements

4 pensoj pri “Ĉu rasisma kongreso de TEJO en Togolando?”

    1. Estraranoj de TEJO pretendis, ke kunlaboranto de UEA estus deviginta volontulon de CO al seksumado. La direktoro de CO petis senpartian esploranton klarigi la aferon. La »viktimo« deklaris, ke li estis neniam devigita al io ajn. Ankaŭ aliaj »pruvoj« mankis. Poste la TEJO-estraranoj deklaris, ke la »viktimo« timas libere paroli pri la krimo kaj ke la esploranto eble emas protekti la faranton. La prezidanto de UEA lanĉis fine duan esploradon. Malgraŭ ankaŭ tiu ne trovis ian pruvon pri la pretendo, la akuzantoj ne pretis rezigni. Estis la fi-fama afero »F«.

      Ŝato

  1. Kara Andreas,

    Interesan kritikon vi skribis, sed kiel partopreninto de la kongreso, mi malkonsentas.
    Antau ol prijughi la kongreson kiel rasisma, vi povintus, se ne partopreni ghin, almenau peti opinion de partoprenintoj, chefe afrikaj. Kion ili pensis pri la kongreso, chu ghi plachis al ili, chu ili sentis sin malkomforte, kion ili pensis pri la maniero kiel TEJO prezentis la kongreson en sia retejo, ktp?
    Jes, TEJO organizis IJK lau siaj kutimoj, sed kion alian vi atendis?Mi pensas ke viaj atendoj tro ambicias: estis la unua fojo en la historio de Esperanto, ke europaj kaj afrikaj aktivuloj povis renkonti sin tiom multnombre, sur la afrika kontinento. Tio estis la celo kaj la granda sukceso! Ni entute ne konis unu la alian, ni entute ne sciis, kion atendi unu de la alia – la unua pasho do estis renkontighi kaj amuzighi kune, babili, danci, kanti, ludi, kaj la rezulto estis pli bona ol mi povis revi. Ni ja havis interesajn, profundajn diskutojn pri gravaj temoj, sed mi ne pensas ke tio devintus esti la chefa celo de la renkontigho. (Ni estu honestaj, IJK neniam estis serioza kongreso.)
    La kongresa temo povas esti interpretita diversmaniere kaj estas nur formalajho – dum IJK oni ne vere atentas ghin. Tamen mi audis interesajn diskutojn kaj ech kanton pri viroj kaj virinoj, ambau el vidpunkto de afrikaj kongresanoj.
    Mi maltrafis la viziton al la regho do ne povas raporti pri ghi, kaj ankau maltrafis la afrikan muzikgrupon char mi alvenis malfrue. Tamen la nomo de la grupo estis anoncita sur la programtabulo en la kongresejo. Mi pensas ke se ne estis anoncita en la retejo antaue, estas char oni ankorau ne sciis kio estos la grupo – IJK estas plena de neatenditajhoj kaj programshanghoj.

    IJK ne estis (chi-foje au alifoje) perfekta oazo de toleremo kaj komprenemo, ni chiuj estas homoj kun siaj antaujughoj kaj -supozoj. Mi mem rimarkis ke europanoj dum la kongreso kelkfoje tro agis laukutime sen atenti pri vidpunkto de afrikanoj. Sed chi-tiu kongreso estis nur la unua pasho en, mi esperas, longdaura kunlaborado inter afrikaj kaj alikontinentaj junuloj, kaj mi ankau esperas ke ni iam havos alian afrikan IJK kiu estos ech pli bona kaj eble pli profunde tushos tiklajn temojn, kiam ni jam pli bone konos unu la alian. Mi tre ghuis la kongreson kaj havis la okazon konsciighi pri miaj propraj europaj antaujughoj kaj provi superi ilin. Mi pensas ke la afrikaj kaj europaj organizantoj de la kongreso meritas grandegan dankon kaj ke se vi havas bonajn ideojn, vi bonvenas kunorganizi la sekvontan afrikan IJK-n.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s