Ĉu la imperio komencas rebati?

D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero
D-ino Angela MERKEL, Germana kanceliero (© Axel Springer SE)

Ĉu vi rememoras, ke mi denuncis s-inon kancelieron Angela MERKEL kaj aliajn Germanajn politikistojn? Pro la krimo de agreso militi kontraŭ Afganujon kaj Sirion sen permeso de UN, do kontraŭe al § 13 Internacia Kriminala Kodo (kaj art-o 8bis de la statuto de Internacia Puna Kortumo).

Ĉi tie koncernan artikolon: Krimo de la agreso fare de Germanaj politikistoj

Advokato, kun kiu mi ofte kunlaboras, avertis min: oni provos misfamigi vin. Ĉi tiuj homoj, kontraŭ kiuj vi nun agas, ne ŝatas kritikon kaj kritikantojn.

Hieraŭ frumatene, je la 8a horo, kvin policistoj alvenis por traserĉi mian loĝejon.

Ili havis koncernan permeson de juĝisto de Berlina kortumo. La motivo: laŭdire mi estis sendinta fotografaĵon de parte nudaj junuloj dormantaj ĉe mi. Pro tio oni serĉis pruvilojn pri mia kunlaborado kun infanoj kaj junuloj.

Mi ofte laboras por junuloj kaj junaj viroj. Homoj, kiujn la Germana socio forgesis kaj ŝtataj instancoj malbone kaj parte eĉ kontraŭ-leĝe traktas. La junuloj ne ricevas konsilon, adekvatan subtenon, financan helpon … spite al la Germana leĝaro. Ili ofte malsatas, ne havas lokon dormi, bezonas lokon lavi sin kaj sian veston. Kelkaj el ili devas esti ĉiesulo (prostituito), kiu amoras (seksumas) kun aliaj homoj, por gajni monon. Kaj kelkaj el la ĉiesuloj havas mastron. Ne nur unufoje mi helpis ĉi tiujn junajn ulojn trovi alian, pli bonan vojon sen mastro. Memkomprene, ke la mastroj koleris kontraŭ mi.

La policistoj kunprenis miajn komputilon kaj poŝo-telefonon por traserĉi ilin. Tion mi almenaŭ iom komprenas. Sed ili kunprenis ankaŭ aĉetitajn filmojn, porno-filmojn produktitajn en Germanujo kaj ankaŭ venditajn en Germanujo. Kial tio? La policistoj faris bildojn de mia ekipaĵo por foti. Stativoj, fulmlumoj. Kion povas pruvi tion? Ili konfiskis krome fotografaĵojn de homoj sufiĉe pli maljunaj ol junuloj. Kio estas la motivo por tio?

„Oni rimarkas la intencon, kaj oni estas misagordata“, skribis iam la Germana verkisto GOETHE.

Momente mi havas nek komputilon nek poŝo-telefonon. Mi ne povas komuniki kun vi. Do ne ĉagrenu, ke mi ne respondos al vi!

Komenti