Suicido fare de 11-jarulino pro siaj kunlernantoj

Gazetoj el Berlino, ĉefurbo de Germanujo, raportas pri suicido de lernantino de kvina klaso de baza lernejo. Patro de alia lernanto estas indignigita:

»Jam pli longe ol unu jaron estas multaj kazoj de psiko-teroro en la lernejo. Ĉiam denove oni informis la instruistojn kaj la estraron de la lernejo, fare de konsilantaro de la gepatroj, sed ankaŭ fare de la gepatroj de la suferantaj infanoj. Sed nenio okazis – ĉar estus ne vere tragikaj aferoj kaj la viktimoj ankaŭ ne estus anĝeloj.«

Nur kelkaj tagoj antaŭ la suicido de sia filino, la gepatroj atentigis al vortaj kaj korpaj atakoj kontraŭ sia filino fare de kunlernantoj. Sen iu posta reago fare de la estraro de la lernejo.

Psiko-teroro en lernejoEn la pasinta Septembro okazis kunsido kun ĉirkaŭ 150 lernantoj pri psiko-teroro en la lernejo. Unu el la estroj de ĉi tiu kunsido, Carsten STAHL, demandis la lernantojn, kiuj el ili jam estis viktimoj de tia teroro, kaj 25 manoj iris supren, do de preskaŭ 17 % el la lernantoj. La tiam ĉeestanta parlamentano Thorsten KARGE komentariis:

»Tio tre forte kortuŝis min. Devus esti averto por la instruistoj kaj la estraro de la lernejo, sed neniu el ili ĉeestis.«

La gazetaro ĝenerale ne raportas pri suicidoj. Kelkfoje oni krome minacis la viktimojn ne parolu kun ĵurnalistoj pri la psiko-teroro. Sekve la publiko aŭdas nenion pri ĉi tiu problemo.

Nun, post la suicido, estas policistoj, psikologoj kaj aliaj helpantoj en la lernejo. Nur nun. Sed nek instruistoj nek estraro de la lernejo pretas paroli pri tio kun ĵurnalistoj. Oni preferas silenti.

»Oni intencas, ke la afero estos baldaŭ forgesita, ke neniu pripensas pri la mankoj de la edukado-sistemo kaj la responsuloj. Sed ne eblas forgesis tion. Sen ŝanĝoj nenio pliboniĝos«, diras Carsten STAHL.

Je la fino de sia artikolo la reta gazeto DER TAGESSPIEGEL (La Tago-Spegulo) rekomendas alian tekston: »Ne akceptita, ĉar mi estas Germano«. Ĉu ĉi tio estas kaŝa atentigo al la farintoj de la psiko-teroro, ĉu eksterlandanoj inter la kunlernantoj? Estas fakto, ke islamaj lernantoj minacas, ofendas kaj ankaŭ korpe atakas Judajn lernantojn en Berlino … kaj ankaŭ en ĉi tiuj kazoj instruistoj kaj estraroj de la lernejo ne helpas sed deturnas sian vizaĝon kaj tiel perfidas la viktimojn.


fontoj:

Tödliches Mobbing an Berliner Grundschule (Mortiga psiko-teroro en Berlina baza lernejo), 2019-02-02 [ĉi tie]

Berliner Schülerin (11) nimmt sich das Leben (Berlina lernantino [11] mortigas sin) 2019-02-03 [ĉi tie]

 

Unu komento

Komenti