Batalo kontraŭ Konfuceo-institutoj en Germanujo

Analektoj de Konfuceo (Ĉina Esperanto-Eldonejo 1996)
Analektoj de Konfuceo (Ĉina Esperanto-Eldonejo 1996)

La disĉiploj de kruda kapitalismo en la Germana federacia parlamento, la frakcio de la liberaluloj (FDP) avertas pri Konfuceo-institutoj en Germanaj altlernejoj kaj universitatoj.

La responsulo pri edukado, D-ro Jens BRANDENBURG, diris:

»Malantaŭ ŝajne sendanĝeraj teo-ceremonioj kaj lingvaj kursoj kaŝiĝas glacie malvarma propagando de aŭtoritata reĝimo. Tio ne apartenas al niaj altlernejoj«,

Laŭ informo de la Germana registaro ekzistas 19 tiaj aranĝoj, plej ofte en altlernejoj. La Konfuceo-institutoj estus stirataj de suba buroo de la Ĉinuja ministerio de edukado, kiu estus kontrolata de la propaganda sekcio de la komunista partio de Ĉinujo, asertas la Germana registaro.

Krome ĝi disvastigis:

»La federacia registaro [de Germanujo] scias, ke respektive la Ĉina ŝtato aŭ la komunista partio influas aranĝojn, instruenhavojn kaj -materialojn en Konfuceo-institutoj en Germanujo«,

La fakulo pri edukado D-ro BRANDENBURG postulas, ke Germanaj altlernejoj, landoj (partoj de la federacia respubliko) kaj komunumoj plej baldaŭ ĉesu ĉian subtenon kaj kunlaboron.

La fakulo pri Ĉinujo de la liberaluloj en la federacia parlamento, Frank MÜLLER-ROSENTRITT, aldonis, ke Germanujo kaj la Eŭropa Unio urĝe demetu sian naivecon koncerne la ekspansian eksteran politikon,

»egale, ĉu politika enfluigo en internajn aferojn de la ŝtatoj de la Eŭropa Unio, aktuale pri la temo 5G-plukonstruo kaj ebla partopreno fare de la ŝtata koncerno HUAWEI, aŭ ankaŭ en la kampo de la scienco.«

(fonto: artikolo en la retejo de »1und1«, 2019-11-29)

Ĉu Germanaj maldekstruloj altrudas sin al la lobiistoj de Usono kaj NATO?

Facebook-grupo »Aufstehen« ... sen ia rimarko (2019-11-29)
Facebook-grupo »Aufstehen« … sen ia rimarko (2019-11-29)

La maldekstra movado »Aufstehen« (ribeli) en Germanujo disvastigis ĉi tiun tekston … sen ia rimarko, klarigo aŭ komentaro. [ĉi tie]

La teamo ĉirkaŭ la maldekstra politikistino D-ino Sarah WAGENKNECHT (en Facebook) poste ankaŭ disvastigis ĝin, kaj ankaŭ sen ia rimarko, klarigo aŭ komentaro. [ĉi tie]

Sed estas ja multaj faktoj atentigendaj!

Usono militas kontraŭ Ĉinujo, almenaŭ sur ekonomia kaj propaganda kampoj … kaj provokas ĉiam denove per sia armeo. Eminenta parto de la Germanaj politikistoj kaj gazetaro disvastigas la Usonan opinion pri Ĉinujo; ĵurnalistoj kaj responsuloj de gazetoj en Germanujo apartenas al lobiismaj organizaĵoj kaj societoj, kiuj laboras tute senkritike por Usono kaj NATO. [kompletigo]

La Turka-Islama Unio de la Institucio por Religio (Turke: Diyanet İşleri Türk İslam Birliği, mallonge DİTİB) estas direktata de la Turka registaro. DİTİB gvidas eminentan parton de la moskeoj en Germanujo. Ĝi elektas la imamojn, kiuj predikas en Germanujo, ofte sen ia scipovo pri la Germana. DİTİB uzas sian reton de moskeoj por influi la mahometanojn en Germanujo kaj kaŝobservi kritikantojn de la Turka ŝtato. Ĉi tiu organizaĵo de la Turka registaro rifuzas liberalajn mahometanojn kaj ĝenerale la integriĝon de la mahometanoj en la Germanan socion.

Alvoko mortigi lin: Hamed Abdel-Samad (PI-News, 2013-07-09)
Alvoko mortigi lin: Hamed Abdel-Samad (PI-News, 2013-07-09)

Kromajn kritikajn rimarkojn ĉe Hamed ABDEL-SAMAD (politiksciencisto), Seyran ATES (advokatino, fondintino de la liberala Ibn-Rushd-Goethe-moskeo), Ahmad MANSOUR (psiĥologo), ĉiuj gardataj de policistoj, dum la tutaj tagoj, pro urĝa danĝero.

Edukejoj de la Sauda reĝa dinastio en Eŭropo disvastigis la mezepokan ŭahabismon (aŭ vahabismo). La Brita sendostacio BBC raportis en 2010, ke tiaj lernejoj pravigas eĉ la plej krudajn punojn: senkapigo per la glavo, amputadoj de manoj kaj piedoj pro ŝtelo, ŝtonumado pro adulto kaj samseksamo. Ĉar Korano postulas tion. Krome la lernejoj disvastigis malamon kontraŭ Judoj. La urba administracio de Vieno, Aŭstrujo, fermis en 2015 la lernejon »Saudi School Vienna« (Sauda lernejo Vieno) pro fi-agitado en la lernolibroj. En 2016 kortumo kasaciis la decidon de la administracio: lernolibroj plenaj de malamo kaj fi-agitado ne sufiĉus por fermi lernejon. Nur en 2019 la lernejo mem fermis siajn pordojn.

Kiam mi rigardas la historion de Ĉinujo kaj la kriman konduton de kelkaj okcidentaj landoj, mi hontas pri la aroganteco de nunaj Germanaj liberaluloj … kaj pri la malkuraĝa silento de la maldekstruloj pri tio.

1976 faris la Germana ŝtato (ministerio de eksteraj aferoj) kaj la asocio Goethe-instituto inter-kontrakton. La kontrakto regulas, kion la Goethe-instituto plenumas por la Germana ŝtato. Lojala kunlaboro estas devo. La plej altaj enspezoj de la asocio venas de la Germana ŝtato. Ĉu tute alie ol ĉe la Konfuceo-institutoj?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s