Drameca poemo »Natan la saĝulo« de G. E. Lessing

Pasintsemajne kelkaj junaj samideanoj el Kongo disputis en Facebook pri la demandoj, kiu religio estas la vera kaj ĉu eble nur unu Dio ekzistas malgraŭ multaj diversaj religioj kaj eklezioj. Mi ĝojas pri ilia filozofia intereso.

La aŭtoro de la bazo de Esperanto, Ludoviko L. Zamenhof, ja ankaŭ opiniis, ke ekzistas unu komuna dio. Li varme deziris konkordon inter religioj; li esprimis tion i. a. en la poemo Preĝo sub la verda standardo per la vortoj; »Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di’ estas filoj«.

Almenaŭ inter klerigitaj Germanoj samtema verko estas sufiĉe bone konate: Natan la saĝulo; gi estis instrumaterio en ĉiuj lernejoj de la socialisma GDR. Natan la saĝulo apartenas al la klasika literaturo de la epoko de l’racionalismo ([ar] عصر التنوير, [en] Age of Enlightenment, [de] Aufklärung, [fr] Siècle des Lumières, [ru] Эпоха Просвещения, [sp] Ilustración)

Natan la ŝagulo. Drameca poemo, verkita de Lessing en 1779, el la Germana trad. Minor. 1923, 208 p. Ĝia problemo: la ideo de la homamo kaj toleremo superanta la dogmojn kaj malamon, ĉar unue ni estas homoj kaj nur poste kristanoj, Judoj kaj mahometanoj. Laŭ la tradukinto oni devas kon­sideri la tradukon unue kiel E-an poemon kaj nur duavice kiel tradukitan el alia lingvo klasikan dramon. [el »Enciklopedio de Esperanto«, 1933/ 1979, p. 383]

La dramo Natan la saĝulo de Gotthold Ephraim Lessing (1729 – 1781) estis unuafoje prezentita en Berlino (Pruslando, Germanujo) en 1783. Ĝi ludas en la tempo de la tria kruca militiro (1189 – 1192) dum armistico (militpaŭzo) en Jerusalemo.

La kerno de la dramo estas »Parabolo de l’ringo«; parabolo estas alegorio (literatura prezento) sub kiu kaŝiĝas moralinstruo.

Sultano Saladin estis demandinta la Judan komerciston Natan, kiu religio estas la vera. Post iom da pripensado Natan respondas per parabolo pri ringo.

Patro posedis apartan ringon, kiu efikis, ke la posedanto de la ringo estas amata de Dio kaj la homoj. Post la morto de la patro, de li plej amata filo ricevis la ringon. Tiel iris la valora heredaĵo de generacio al generacio ĝis al patro de tri filoj, kiujn li samgrade amis. La patro ne sciis, al kiu el liaj filoj li donu la ringon. Por eviti seniluziiĝon ĉe du el la tri filoj, la patro komisiis al oraĵisto fari du tute egalajn kopiaĵojn de la ringo.

Post la morto de la patro, la filoj kverelis, kiu posedas la ĝustan ringon. Fine ili iris al juĝisto kaj postulis verdikton. Sed tiu rifuzis. La juĝisto sed klarigis, ke ĉiu el ili pruvu, ke li posedas la ĝustan ringon, ĉar Dio kaj la homoj aparte amas lin. Ili pruvu tion per siaj faroj.

Kaj ĉiu inter vi nun vetklopodu,
Elmontri l’forton de la ŝtono en
La ringo. Helpu al la forto per
Bonfaro, bonkoreco, pacemeco
Kaj pleja devoteco antaŭ Dio!
Kaj se de l’ŝton’ la forto videbliĝos
Estonte ĉe pra-pra-infanoj viaj:
Ja tiam ilin ree mi invitos
Al mi post mil’ kaj mil’ da jaroj. Tiam
Pli saĝa vir’ ol mi ĉi tie sidos
Kaj juĝos. – Iru for! – Ĉi tion diris
Juĝisto mia. [el akto IIIa, sceno 7a]

Kun aliaj vortoj: Religioj pruvu, ke ili vere servu al Dio kaj la homoj, ke ili vere plibonigas la mondon, ke ili vere estas bonaj por la homoj. Religio, kiu ne kapablas pruvi tion, ne estas la vera.

Cetere, en broŝuro pri La Bahaa religio mi trovis jenan [pli multe ĉi tie]:

Ĉiuj fondintoj de religioj estas senditoj de Dio, kiuj komunikas la Dian gvidon al la homoj de sia epoko laŭ la necesaj bezonoj. La religioj formas ĉenon de progresanta revelacio, al kiu kontinue aldoniĝas novaj ĉeneroj. Ili enhavas la saman fundamentan veron, ĉar ili ĉiuj devenas el la sama Dia fonto. Ili distingiĝas sole laŭ la ordonoj dependaj de loko kaj epoko. [el La Bahaa religio – Vojo al la paco, p. 5]

Unu komento

Komenti